Creative Commons License Deed

Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda (CC BY-SA 4.0)

Malgarantiilo

Ĉi tiu dokumento emfazas nur iujn el la ĉefaj ecoj kaj nocioj de la efektiva permesilo. Ĝi ne estas permesilo kaj havas nenian juran valoron. Estas rekomendinde atenteme pripensi ĉiujn el la nocioj kaj kondiĉoj de la efektiva permesilo antaŭ uzo de la disponebligita materialo.

La organizaĵo Krea Komunaĵo ne estas advokata firmao kaj ne provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al ĉi tiu dokumento aŭ permesilo, kiun ĝi resumas, kreas nek rilaton de juristo kaj kliento nek ajnan alian.

Ĉi tio estas facile komprenebla resumo (kaj ne anstataŭaĵo) de la permesilo.

Vi rajtas:

  • Adapti — aliigi la materialon, transformi tiun kaj krei devenaĵojn bazitajn sur tiu
  • por ĉiu ajn celo, eĉ komerce.
  • La permesinto ne povas malvalidigi la rajtojn, se vi obeas la kondiĉojn de la permesilo.

Laŭ la jenaj kondiĉoj:

  • AtribuiteVi devas la verkon adekvate atribui, provizi ligilon al la permesilo kaj indiki, se estas faritaj modifoj. Vi rajtas tion fari en iu ajn racia maniero, sed ne en kielo supoziganta, ke la permesinto subtenas vin aŭ vian uzon.

    Kion signifas „Atribui la verkon“?
    La paĝo, el kiu vi venas, enhavis enkorpigitajn permesilajn metadatenojn, inkluzivantajn ankaŭ informon, kian atribuon la kreinto deziras por reuzoj. Vi povas uzi ĉi tiun HTML por citi la verkon, kio enkorpigos metadatenojn en vian paĝon, tiel ke ankaŭ la aliuloj povos trovi la originan verkon.
  • Samkondiĉe — Se vi la materialon aliigas, transformas aŭ kreas ties devenaĵojn, vi devas distribui viajn kontribuaĵojn laŭ la sama permesilo laŭ kiu disponeblas la originaĵo.

  • Neniuj kromaj limigoj — Vi ne rajtas apliki jurajn ilojn aŭ teĥnologiajn rimedojn, kiuj jure limigus uzon de la materialo, ebligitan pere de la permesilo.

Atentigoj:

  • Vi ne devas konformiĝi al la permesilo por elementoj de la materialoj, apartenantaj al la publikaĵaro, aŭ kie via uzo estas permesita laŭ aplikebla escepto aŭ limigo.
  • Oni liveras neniun garantion. La permesilo eble ne donas al vi ĉiujn rajtigojn, bezonatajn por la uzo intencata de vi. La utiligon de la materialo povas limigi ekzemple iuj aliaj rajtoj, kiel tiuj publikigaj, privatecaj aŭ moralaj.
 

La aplikeblaj mediaciaj reguloj estos difinitaj en la aŭtorrajta atentigo, publikigata kun la verko, aŭ se tiu ne ekzistos, en la peto pri mediacio. Se en la aŭtorrajta atentigo, almetita al la verko, ne estos difinita aliaĵo, la Arbitraciaj Reguloj UNCITRAL validos por ĉiu ajn arbitracio.

Pli da informoj.

 

Vi devas provizi la nomojn de la kreinto kaj atribuendaj partioj, aŭtorrajtan kaj permesilan atentigojn, malgarantiilon kaj ligilon al la materialo, se ili estas liveritaj. La versioj de la permesiloj Krea Komunaĵo antaŭ 4.0 ankaŭ postulas provizi titolon de la materialo, se ĝi estas liverata, kaj povas havi aliajn etajn malsamojn.

Pli da informoj.

 

En 4.0 vi devas indiki, ĉu vi modifis la materialon, kaj konservi indikaĵojn pri antaŭaj modifoj. En 3.0 kaj pli fruaj versioj de permesiloj estas postulata indiko pri modifoj nur se vi kreas devenaĵon.

Gvidilo pri markado.

Pli da informoj.

 

Vi rajtas uzi ankaŭ permesilon, indikitan kiel kongrua sur la paĝo https://creativecommons.org/compatiblelicenses

Pli da informoj.

 

Komerca uzo estas intencata unuavice por komerca avantaĝo aŭ mona kompenso.

Pli da informoj.

 

Nura ŝanĝo de la dosierformo neniam kreas devenaĵon.

Pli da informoj.

 

La permesilo malrajtigas onin apliki efikajn teĥnologiajn rimedojn, difinitajn kun referenco al la Artikolo 11 en la Aŭtorrajta Traktato de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo.

Pli da informoj.

 

La rajtoj de uzantoj laŭ esceptoj kaj limigoj, kiel justaj uzo kaj trakto, ne estas influitaj per la permesiloj Krea Komunaĵo.

Pli da informoj.

 

Vi eble bezonos akiri kromajn rajtigojn antaŭ uzo de la materialo laŭ via intenco.

Pli da informoj.